- La vivo en la vitejoj -
En la Bieno, ni ĉiam elektadis hejm-grundan vinberkultivadon. Fakte la eksterordinara potencialo de la marnoj ĝis gipso-ŝtonoj de Bergheim donas profundajn vinojn, kompletajn kaj konserveblajn. Por ke la vitoj esprimu tiun potencialon, ni devas ĉiu-momente helpi ĝian kreskadon. Dank'al la funda kono de la grundoj, ni povas elekti la plej taŭgajn intervenojn en ĉiu momento de la jaro, por la kreskado de la vitoj.
Kaj ni trovas pli dikajn elementojn, ankaŭ pro la difektiĝo de la rokaĵoj: ŝlimoj, sabloj, kaj finfine ŝtonetoj pli malpli dikaj kaj abundaj. Tiuj elementoj kune kun la argiloj konsistigas ĉiujn kvalitojn de grundo. Fine, la grundo enhavas akvon, originantan el pluvoj, neĝo, kaj rezervoj, kiuj fluas kaj foje fonte ŝprucas. Ni devas helpi la grundojn forigi la troan akvon, kiam ĝi riskas sufoki la radikojn, kaj male somere limigi la elvaporiĝon por havigi al la vitoj la necesan akvon por ties maturiĝo. LA VIVO DE LA GRUNDO, SINSEKVO DE MULTAJ VIVANTAĴOJ La vivantaĵoj de la grundo estas esencaj por la vitoj. Unue la putraĵoj, kiuj nutriĝas per ĉiuj vegetaleroj, aŭtune falintaj folioj, reboligneroj, radikeroj, kaj ankaŭ herberoj. Krome, la grundo enhavas aron da nepraĵoj por la vitoj: la fungoj, kiujn oni nomas "Mikorizoj". La micelio de tiu fungo esploras la grundon kaj asimilas ties fosforon. Ĝi havigas ĝin al la vitoj interŝanĝe kun la sukero forlasitaj de la vito-radikoj. Tiu nepra reciproka interŝanĝo montras al ni, ke la solidareco inter la vivantaĵoj estas grava procedo en la formado de la vivo. Kaj ni trovas la vermojn, kies galerioj maldensigas la grundon. Fine la grundo de la vitoj ebligas la kreskadon de multaj variaj sovaĝaj plantoj, kiuj siavice donas hejmon kaj nutraĵon al multnombraj insektoj, papilioj kaj abeloj. Por influi kaj helpi la vitojn por plej bona kreskado, ni devas kompreni ĉiujn rilatojn, kiuj kunigas tiujn elementojn. PLUGADO, TRADICIO KONSTANTE PLIBONIĜANTA
Poste per la sistemo de dentoj kaj klingoj, ni detruas la naturan herbon ĉiu-foje kiam ĝi riskas konkurenci la vitojn. Somerfine ni lasas kreski la herbojn, por profiti dum la vinberkultivado je florinta kaj odoranta herbaro. LA ALDONO DE ORGANIKA MATERIO: komuna laboro
Tiu natura tekniko postulas organizadon kaj efikan ekipon. Jam de pluraj jaroj ALZACO arigas ĉiujn vinberkultitvistojn, kiuj praktikas tiun teknikon sine de asocio : VIVANTAJ VITOJ. La apudaj vilaĝoj estas grupigitaj por kune fabriki tiun kompoŝton, laŭ la bezonoj de ĉiu. Regulaj kunvenoj pri vitejoj, ebligas interkonsenti pri la plej taŭga maniero prizorgi la diversajn grundojn. Finfine, teknikisto kaj sendependa laboratorio ebligas, dank'al fundaj grundo-analizoj kaj kunigo de la rezultoj, firmigi tiun laboron per solida scienca bazo. LA BIODINAMIKO, ELEKTO PRI ALT-NIVELA TEKNIKO La plej multaj el la alzacaj vinberkutltivistoj praktikantaj biologian vitokultivadon, elektis teknikaron kunigantan la profundajn konojn de la tradicioj kun moderna kaj scienca klopodo: BIODINAMIKO
KRESKANTAJ VITOJ, ĈIU-MOMENTA PRI-ATENTO La vitoj ekkreskas komence de aprilo, kiam la vetero estas relative varma. Multaj ŝosoj elkreskas, tiuj, kiujn oni selektis dum la tranĉado, kaj multaj ne-dezirataj ŝosoj, ĉefe sur la malnovaj reboj. Ni devas ilin forigi por havi maldensan vitejon, kun la nura produkto-kvanto, la nombro da vinberoj, kiujn ni elektis. Poste la vitoj ekgrimpas al la ĉielo, kvazaŭ liano, provante ĉiam pli alten grimpi al la lumo. Ni helpas ilian kreskadon fiksante la frondojn en palisaro. Meze en somero, ni limigas ilian kreskadon fortranĉante la ne-utilajn frondojn. Tiel en ĉiu momento flegataj, la vitoj plej bone instaliĝas uzante lumon kaj varmon de la suno por maturigi siajn vinberojn. |