-La Gipso-ŝtona Minejo-
|
La ekstraktado de gipso-ŝtonoj en Bergheim komenciĝis jam en la mez-epoko. Sébastien Spielmann, vidinte dum la milito de Krimeo la transformadon de gipso-ŝtonoj al gipso, startigis sian industrian ekspluatadon en 1860. |
![]() |
![]() |
La familio ekspluatis la ŝton-minejon dum pli ol jarcento, unue sub-ĉiele, poste sub la monteto de Grasberg. Vasta retaro da galerioj, subtenataj per grandegaj naturaj fostoj, estis fosita sur pluraj miloj da metroj. Dum la terciaro, tavoloj da fibrecaj gipso-ŝtonoj formiĝis ene de malnovaj lagunoj. La kalcio-sulfato kristaliĝis en pli malpli dikajn tavolojn, alterne kun sedimentoj da ŝlimo, kiu iĝis griza marno. |
|
Dum la plej kulmina periodo de ekspluatado, eliris ĉiu-jare
el la ŝton-minejo 8000 tunoj da gipso-ŝtonegoj, kiuj estis amasigitaj
en du grandaj fornoj, kune kun koakso por tritaga kuirado je 180°. Kunpistitaj,
poste pulvorigitaj, la gipso-ŝtonoj iĝis malfajna gipso, uzata kiel
unua tavolo en konstruado kaj renovigado.
|
![]() |
![]() |
Granda kvanto da marno ekstraktita de la minejo iĝis
la tero de tio, kio estis iĝonta la tiom aparta hejm-grundo de la bieno
de Spielmann. La ŝton-minejo fermiĝis en 1969, kiun progresive anstataŭis
prospera negoco de konstru-materialo. La akvo-plenigitaj galerioj, pro
la enfluado de fontoj, estis baritaj kaj la enirejoj ferm-ŝtopitaj.
La gipso-tavoloj refoje troviĝas en la silento kaj la malhelo de la
ter-profundo.
|
|
Se vi promenas surloke de la malnova ŝton-minejo, vi
povas observi sur la monteto-flanko la alsurfaciĝon de etaj tavoloj
da fibrecaj gipso-ŝtonoj aŭ de nodetoj da rozkoloraj gipso-ŝtonoj,
kaj eĉ pluki nombrajn restaĵojn sur la tero de la vitejo.
|
![]() |