Bergheim
800 jaroj da vito-kultivado kaj da
vino
 |
Altenberg, fieras pri la vinber-kultivistoj de Bergheim, ĝi estas famekonata pro siaj vinoj ekde la XII-a jarcento. Tiu fameco originas eĉ de pli longa tempo. Ekde la III-a jarcento, la romianoj jam kultivis vitojn en la regiono. Tion atestas mozaiko de malnova vilao, malkovrita proksime de la historia centro de la urbeto.
|
Bergheim estis fortifikita urbo kun privilegioj
de libera urbo, tial en ĝi abundas riĉa historio, kiun oni povas ankoraŭ
legi sur ĝiaj muroj kaj laŭlonge de ĝiaj stratoj. En provinco kun
trairadoj kaj konkeradoj, la pasinteco estis kelkfoje tumulta. Tra tiaj
sorto-ŝanĝoj, la loĝantoj de Bergheim ĉiam montris kuraĝon kaj
fierecon por defendi sian urbon kaj sian liberecon.
Nuntempe, kun la sama fiereco, ili defendas
siajn tradiciojn, sine de kiuj la vitejoj kaj la vino daŭre okupas
tre grandan lokon.
Sylvie Spielmann
Virino sentema pri escepta hejm-grundo.
Post studoj pri vinber-kultivado en Ĉampanjo
kaj en Burgonjo, Sylvie Spielmann forflugas al Kalifornio kaj post al
Aŭstralio, novaj landoj de vino.
Ŝi tiel malproksimiĝas dum kelkaj jaroj
de la familia bieno. Tamen, kun la celo pli bone reveni kaj pritaksi
tiun esceptan hejm-grundon.
|
|
Certe, maloftas en Alzaco, ke virino,
sola estras la vinberejon. Tamen en la familio, tio estas preskaŭ
tradicio, ĉar la patrino de Sylvie Spielmann ja mem estris la
bienon.
Nenia dubo, ke tiu virina sentemo
iel influas la manieron koncepti la vinojn de la bieno.
|
Kio plej multe tiom forte allogis min al tiu
profesio, estis eble, ke tut-unue ĉio malproksimigis min de ĝi. Esti
virino kaj deziri elekti sian destinon, instigis min forvojaĝi pli
ol resti.
Aliloken mi iris, sed ĉiam kun la celo renkontiĝi
kun vitejoj kaj vinoj. Tie fore, mi komprenis, ke la defio troviĝas
ĉi-tie. Ankaŭ la feliĉo: la Bieno Sylvie Spielmann atendis min..."
La Bieno Sylvie Spielmann
Firmigita personeco
. La historio pri la Bieno Sylvie Spielmann
estas ligita kun gipso-ŝtonejo, kiu estis ekspluatita fare de la familio
dum pli ol jarcento. Dum la Krimeo-milito, praulo de la familio observis,
kiel oni prilaboris tiun ŝtonon por elfari gipson. Li rimarkis similajn
tavolojn en Bergheim, tial li komencis ekspluati ilin. Baldaŭ oni imitis
lin, ĉar en la lasta jarcento, oni nombris ne malpli ol 6 gipso-muelejoj
en la urbeto. Poste la firmao Spielmann estis la sola daŭriganta tiun
ekspluatadon, unue sub-ĉiele kaj poste tra galerioj, kiuj profundis
50 metrojn sub tero.
Nuntempe, la gypso-ŝtono daŭre signas
la personecon de la Bieno, ĉar ĝiaj 8 hektaroj etendiĝas ĉefe ĉirkaŭ
tiu malnova ŝtonejo, nuntempe grundo-plenigita kaj mem plantitaj je
vitoj. Subtenata de tiu Bieno kun firmigita personeco, Sylvie Spielmann,
ĉiam dezirema lerni, kompreni, malkovri, estas influita de nelacigebla
volo ellabori famajn hejm-grundaj vinspecojn, sen ia ajn koncedo.
Grundoj kaj Klimato
 |
Kompreni la hejm-grundon...
Por produkti elstarajn vinojn, nepras
konstante priatenti la hejm-grundon kaj la sensivecon de ĉiu
vin-speco je influo de la grundoj kaj de la klimato.
La grundoj de la Bieno Sylvie Spielmannn,
estas ĉefe argilo-marno-kalkaj kaj tial relative pezaj. La klimato
estas iom pli malfrua ol ali-loke. La malnova gipso-ŝtonejo kreas
mikro-klimaton kaj apartan tipecon. Tiaj ecoj donas al la vinoj
iliajn personecojn kaj la kapablon maljuniĝi.
|
La Bieno Sylvie Spielmannn ekspluatas krome
du klasifikitajn lok-nomojn "Alsace Grand Cru" (alzas gran kru -elstara
vino) la "Grand Cru Altenberg" de Bergheim kaj la "Grand Cru Kanzlerberg".
La loknomoj Blosenberg kaj Engelgarten ankaŭ posedas ecojn de hejm-grundo,
kiuj pravigas apartan vinigadon.
Kultivado kaj vinigado
Favorigi ties esprimon.
Celante kvaliton kaj respekton de la medio,
la Bieno Sylvie Spielmann estas engaĝita en klopodoj de garantiita
biologia kultivado. Temas, ĉefe dank'al bone pripensitaj organikaj
aldonaĵoj, trovi harmonian ekvilibron inter vegetala disvolviĝo kaj
hejm-grunda influo.
Necesas ankaŭ adapti la fortranĉadojn
kaj eventuale forigi la troajn vinberojn, por bridi la rendimentojn,
kio estas ankaŭ kvalito-garantio.
Rilate la laborojn en la kelo kaj ĉefe
por bone kontroli la vinigado-procedon, la Bieno Sylvie Spielmann akiris
modernan vin-kuvaron. Malgrandaj kuvoj ebligas apartigi la sortimentojn,
konservante tiel la esprimojn de la hejm-grundoj kaj tipecojn de la
vinoj.
"... Ekde tiam, mi klopodis preni
la plej bonajn partojn, kiujn mia familio kaj la naturo transdonis al
mi... Mi estus povinta kontentiĝi fari tre bonajn vinojn. Mi deziris
fari pli bone, almenaŭ laŭ miaopinie: havigi al ili propran personecon.
Ne por ke ili pretendu esti la plej bonaj, sed tutsimple por ke ili
estu si mem. Kaj se, laŭdire, ili similas al mi, despli bone !"
|